Vin, kverk' medita, kiu rokojn solajn, kaj kampojn tristajn ombras, mi ne amas: per milda branĉo fruntojn frenez-bolajn de urbdetruaj monstroj vi ornamas. Nek vin, senfrukta laŭro, mi preferas. Mensogas vi; kun verdoj fremdaromaj en la printemp' mizera vi fieras, kaj sur kalvaĵo de cezaroj romaj. Vin, vit' mi amas: ridas sur terbuloj brunaj la beroj, maturiĝas saĝa vivo-forges' per via or' diafana. Sed pleje vin, abi'! Per kvar tabuloj estos fermitaj de vi ĉi sovaĝa pensotumulto, ĉi deziro vana. |